Kopta Eklezio

Kopta ortodoksa kruco kun la tradicia skribaĵo: Jesuo Kristo, filo de Dio

La vorto Kopto rilatas al membro de unu el la Koptaj eklezioj, t.e. membro de la tradicia kristana komunumo de Egiptio. Origine, la vorto signifis simple "egiptianon", sed nuntempe ĝi signifas specife "egiptan kristanon".

Estas malinterkonsento pri la nombro de kristanoj en Egiptio. Laŭ koptaj fontoj, estas 15–20 milionoj da egiptaj kristanoj, sed laŭ la egipta registaro temas pri nur 4 milionoj. Ĉiuokaze, la kristanoj en Egiptio estas minoritato en islama lando, sed tamen ili reprezentas la plej grandan kristanan komunumon en la Mezoriento. 95 % de la koptoj apartenas al la Kopta ortodoksa eklezio, dum la aliaj estas dividitaj inter la kopta katolika kaj diversaj koptaj protestantaj eklezioj.

Nuntempe multaj koptoj elmigras de Egiptio al aliaj landoj, ofte ĉar ili sentas sin minacataj de islama fundamentismo. Laŭ multaj esploroj, ankoraŭ restas iom da diskriminacio kontraŭ kristanoj en Egiptio.

Kristanismo estis enkondukita en Egiptio de Sankta Marko la evangeliisto, kaj jam en la 3-a jarcento post Kristo, plimulto de la egiptoj estas kristanoj. Kiam la araboj invadis la landon en la jaro 641, ili kunportis Islamon. Kvankvam ili toleris aliajn religiojn, kristanoj estis devigataj pagi specialajn impostojn, kaj estis traktataj kiel duarangaj civitanoj. Dum la postaj jarcentoj multaj konvertiĝis al Islamo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search